Vizitu Forumon

De aĉetado perbileta al senĝena --- 30-jara ŝanĝiĝo de Ĉinio en okuloj de 2 pakistananoj

(GMT+08:00) 2012-08-27 09:38:11

En pasinteco iu islama profeto diris: ''se oni volas vastigi sian horizonton, iru al Ĉinio!'' En Pakistano lia diro ege populariĝis. En la pasintaj pli ol 30 jaroj, multaj pakistanoj laboris en Ĉinio, kaj pro tio ili persone spertis la ŝanĝiĝojn de Ĉinio.

Frue en la 80-a jaroj de la 20-a jarcento Zemir Awan, scienca konsilisto de la Pakistana Ambasadorejo al Ĉinio, jam ŝnurligis sian sorton kun Ĉinio. Tiam post unu-jara ĉinlingva lernado en Pekino, la 18-jara Zemir bakalaŭriĝis kaj magistriĝis en Ŝanhajo. En 1987 post kiam li revenis al sia hejmlando, li refoje iris al Ĉinio por mallonga tempo. En 2010 li estis komisiata al la ambasadorejo al Ĉinio, kaj tiel li perceptis la grandajn ŝanĝiĝojn de Ĉinio, kiu longe vokis lin eĉ en lia sonĝo.

( Zemir kaj lia familio en Ĉinio )

''Kiam mi unuafoje venis al Ĉinio, mi renkontiĝis kun la komenco de la politiko 'Reformado kaj Malfermo'. Tiam la ĉinoj estis konservativaj. Oni apenaŭ kontaktiĝis kun la socio kaj volis konatiĝi kun fremdlandanoj. Tial la ĉinoj sciis malmulte pri la mondo ekster Ĉinio kaj ĉiam metis en la superan lokon socion kaj nacion. La vestoj, pakoj kaj harar-stiloj en Ĉinio estis unuformaj. En aĉetado oni devis montri biletojn, kiaj nutraĵa bileto, vianda bileto kaj olea bileto, kaj la postulado ĉiam superis la provizadon. 30 jarojn antaŭe en renkontiĝo la ĉinoj emis demadi: 'Ĉu vi manĝis ?' Sed ne kiel nia kutimo 'saluton !' Eble pro tio, ke tiam en Ĉinio plenigi stomakon estis la plej grava afero.''

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto