Vizitu Forumon

Pli Verda Veturado

(GMT+08:00) 2012-09-04 15:14:54

Antaŭ dek jaroj multaj ĉinoj sonĝis havigi al si privatan aŭton. Tiam privata aŭto estis ne nur ilo anstataŭ piediro, sed ankaŭ simbolo de statuso kaj pozicio. En tiuj jaroj la ĉina ekonomio evoluis flugrapide, la nacia enspezo altiĝis grandmezure, kaj tial la nombro de motorveturiloj draste grandiĝis. La rapide pliiĝantaj motorveturiloj, unuflanke, kondukas al la vivkondiĉoj oportunecon, sed aliflanke, ankaŭ kaŭzas trafikŝtopiĝon kaj aerpoluadon. Nun altiĝas la konscio de la publiko pri mediprotektado, kaj la veturado en aŭtobuso iom post iom fariĝas elir-maniero verda kaj mediprotekta.

Februare de 2012 la nombro de pekinaj motorveturiloj kalkuliĝis al 5 milionoj, dum en 2002 nur al 1,9 milionoj. En tiuj dek jaroj aldoniĝis pli ol 3 milionoj, de kiuj pli ol 70 procentoj estis privataj aŭtoj. Por efike bridi la rapidan kreskadon de motorveturiloj kaj akceli verdan eliradon, la pekina registaro alprenis paŝojn unu post alia, ekzemple: veturado en fiksitaj datoj kaj aŭtoaĉeto laŭ loto. Samokaze, Pekino plirapidigas la konstruadon de publika trafiko.

Pri la rapida disvolviĝo de la pekina sistemo publike trafika en la lastaj jaroj, sinjoro Xu, loĝanta en Tongzhou oriente de Pekino, havas profundan impreson. Proksimume je la 7a horo ĉiutage li foriras de la hejmo kaj veturas en aŭtobuso al la oficejo 15 kilometrojn fora en la centro de la urbo.

"La aŭtobusa haltejo apud mia hejmo troviĝas ne multaj homoj. La aŭtobuso, por atingi la lokon, kie mi laboras, kutime bezonas ĉirkaŭ 40 minutojn. Kelkafoje mi eĉ havas sidlokon en la aŭtomobilo."

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto