Vizitu Forumon

La kampara hejmo marŝas al feliĉo

(GMT+08:00) 2012-09-06 16:26:00

La konstruado de vojo kaj domo solvis la loĝan kaj trafikan problemojn, tamen la ŝanĝiĝo de la hejmo ne estas nur tiu de bazaj instalaĵoj. En sufiĉe longa periodo kuracado kaj muljunula zorgo estas granda ĝeno de kamparanoj en iliaj vivo kaj laboro. Ofte aperis tio, ke homoj malriĉiĝis pro malsano aŭ remalriĉiĝis kaŭze de malsano, oni maljuniĝis tamen ne havis zorgon kaj la bazan rimedon por viviteni sin mem. Se la socio volas doni al kamparanoj pli belan vivon, la socia sekureco ludas tre gravan rolon.

Wang Shuxiang, kamparano de la gubernio Wangkui, jam havas pli ol 70 jarojn, en sia tuta vivo li ĉiam diligente laboris en kamparo. En la pasintaj kelkaj jaroj, la ŝtataj politikoj al kamparo estas tio, kiun li eĉ ne povas sonĝi. En 2005 por malgrandigi la distancon inter individuaj enspezoj en urbo kaj en kamparo kaj liberigi kamparanojn el la ŝarĝon, la ĉina registaro aboliciis agrikulturan imposton kaj liveris subvenciojn al kamparanoj, kiuj kultivas grenojn. Wang diris, ke tio multe favoras al kamparanoj.

"Antaŭ la politiko ĉiujare nia familio devas elteni la imposton kaj pagon de ĉirkaŭ 1 500 ĝis 2 000 juanoj. En la lasta jaro ni ricevis subvencion de pli ol 1 700 juanoj kaj en ĉi tiu jaro ni ricevis pli ol 2000 juanojn. Antaŭe se vi faris plantadon, vi devas pagi por la kampo. Nun vi ne nur ne bezonas pagi, la registaro liveras subvencion. Tio estas tre bona afero. "

Nun sub la granda progreso, la geedzoj Xiaowei revenis al sia hejmloko, trovis pli bonan ŝancon kaj restis tie. Vizaĝe al la nova politiko, Wang Shuxiang sane kaj feliĉe vivas en sia hejmo kaj liaj gefiloj povas senĝene labori. La ĉinaj kamparanoj marŝas sur la vojo al pli bela hejmo, kompleta instalaĵo, kaj sufiĉa sekureco.


1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto