Vizitu Forumon

Saĝeco riĉigas kamparanojn

(GMT+08:00) 2012-09-11 17:47:31

Kalendulo estas bona herba planto el kiu oni povas eltiri flavan pigmenton. Ma Dexue de Dongjiao-subgubernio de Wangkui eltrovis tion dum sia oficvojaĝo aliloke. Li tuj konstatis, ke kalendulo tre adaptiĝas al sia loko. Spertinte dujaran preparadon, li jam establis Lidaer Bio-Scienca Komapanio por esplorado de la eltiro de flava pigmento, kaj nun ĝi ja fariĝas unu el la samfake plej grandaj kompanioj de la mondo. La industrio de kalendulo reguligas la plantan konsistigon kaj helpas lokajn kamparanojn riĉiĝi. Kamparano Lin Zhenlin jam plantis kalendulojn kelkajn jarojn, li diris:

"La kalendula temo eltrovita de direktoro Ma liveras okupojn por multaj homoj. Ni plantas kalendulojn kaj per tio multe enspezas. Ĝi samtempe allogas kamparanojn dum somero fari portempan plukon kontraŭ cent juanoj tage. Se ne estus tia laboro, la kamparnoj restas hejme senokupitaj dum la novalo en somero"

En 2005, sin apogante sur la kompanio de Ma Dexue, loka registaro gvide konstruis la kooperativon de kalendula plantado. La kooperativo liveras servojn pri semoj, plantaj teknikoj kaj vendoj. Nun jam estas pli ol 700 familioj aliĝintaj al la kooperativo, pri kio Ma Dexue konigis:
"Fine de la jaro, ni pagas al kamparanoj laŭ la interkonsentitaj kontraktoj skribitaj en printempo. Se la kompanio pli multe profitas, ni donas dividendojn al ili."

1 2 3 4
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto