La 28-an de septembro, la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio okazigis kunvenon por esplori la preparajn laborojn de la 7-a Plena Kunveno de la 17-a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj la 18-a Tutlanda Kongreso de KPĈ. Hu Jintao, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, prezidis la kunvenon.
La kunveno decidis, ke la 7-a Plena Kunveno de la 17-a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio okazos en la 1-a de novembro en Pekino. La politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio proponos al la 7-a Plena Kunveno de la 17-a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, ke oni okazigu la 18-an Tutlandan Kongreson de la Komunista Partio de Ĉinio en la 8-a de novembro de 2012.
(Shanshan)