Vizitu Forumon

Noto pri la 9a Ŝanhaja Libro-Ekspozicio

(GMT+08:00) 2012-10-08 13:04:12

En aŭgusto de 2012 okazis la 9a Ŝanhaja Libro-Ekspozicio komune organizita de Ĉina Ĝenerala Administracio de Gazetaro kaj Eldono kaj la ŝanhaja magistrato. Dum la 7-taga ekspozicio okazis pli ol 400 aktivadoj, inkluzive de publikigo de libroj, kulturaj simpozioj kaj forumoj de specialistoj. Ŝanhaja Libro-Ekspozicio kun 9-jara historio ĝuas grandan famon pro siaj specialeco kaj influo. Kompare kun la antaŭaj ĉi-jara ekspozicio estas plej laŭdinda, ĉar oni unuafoje prezentis la koncepton pri la rilatoj inter libroj kaj homoj, kaj multaj aranĝoj reflektis humanisman zorgon.

Dum la ekspozicio ĉiuj ĉeestantoj, ĉu verkistoj ĉu specialistoj, diskutis pri la temo, "la estonteco de legado". Legado kaj ĝojigas kaj malĝojigas homojn. Libereco de legado estas ĝojiga. Klasikaj libroj estas legindaj foje-refoje. Pri legado fama verkisto Su Tong opiniis,

"Legado povas forpeli solecon el la vivo. Per legado oni povas renkontiĝi kun novaj amikoj kaj novaj objektoj."

1 2 3 4 5
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto