|
|
||
La 25-an de oktobro akceptante intervjuon de Ĉina Radio Internacia, kuba ambasadoro en Ĉinio, Alberto Jesus Blanco Sliva, esprimis, ke la 18-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio fariĝos nova komenco de Ĉinio por disvolviĝo de politiko, ekonomio kaj socio.
Kiel veterana diplomato, Alberto Jesus Blanco Sliva esprimis, ke li spertis la disvolviĝon de Ĉinio en la pasintaj 10 jaroj kaj atestis la stabilan, enordan kaj fortan evoluon de ĉina ekonomio. La ĉina enlanda totala produktovaloro altiĝis de la 6-a loko en 2002 ĝis la nuna dua loko de la mondo kaj samtempe Ĉinio senĉese plifortigas socian sekurecon, mediprotekton kaj aliajn.
Li deziras plenan sukceson al la 18-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio.
(Shanshan)
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved. 16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040 |