La 6-an de novembro en Londono, Cheng Siwei, eksa vic-prezidanto de la Konstanta Komitato de la ĉina Tutlanda Popola Kongreso, diris, ke ĉijare la ĉina ekonomio espereble realigos kreskon de 7.5%, dume inflacio en la 4-a trimestro eble releviĝos.
Tiun tagon en la Eŭropa Forumo 2012 de la Ĉina-Eŭropa Internacia Negoca Kolegio, Cheng Siwei esprimis, ke en la unuaj tri trimestroj la ĉina ekonomio kreskis je respektive 8.1%, 7.6% kaj 7.4%. Se la kresko en la 4-a trimestro superos 7%, eblas atingi 7.5% la jara kresko de la ĉina ekonomio.
(Ding Xiaosong)