Vizitu Forumon

Rusa-Tass:La 18-a Tutlanda Kongreso de KPĈ fariĝos la mejloŝtono de la ĉina disvolviĝo

(GMT+08:00) 2012-11-07 16:38:04


Antaŭ la 18-a Tutlanda Kongreso de KPĈ, Marat Abulhatin Sisenovich, ĉefredaktoro de la Inform-Telegrafia Agentejo de Rusa-Tass, akceptis intervjuon de ĉina raportisto. Li kredas, ke la 18-a Tutlanda Kongreso de KPĈ fariĝos la grava mejloŝtono de la ĉina disvolviĝo.

Abulhatin montris, ke Ĉinio estas strategia partnero kaj granda najbaro por Rusio. En la lastaj jaroj sub la gvidado de la KPĈ, Ĉinio atingis grandajn sukcesojn, kaj inter ili la plej granda estas la venko super la ekonomia krizo. Estas mirinde, ke sub la malbona ekonomia situacio de la tuta mondo, Ĉinio ĉiam tenas rapidan disvolviĝon kaj okupas la gvidan pozicion. Tio pruvas, ke la gvidaj principoj kaj politikoj de la KPĈ estas ĝustaj.

Xiao Henggang

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto