|
|
||
En la raporto de la 18a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, Hu Jintao akcentis riĉigi praktikon de "unu lando kun du socisistemoj" kaj akceli reunuiĝon de la patrujo.
Hu Jintao diris, ke post sia alveno al la patrujo, Hongkongo kaj Makao suriris la vastan vojon de komuna disvolvo kaj interkompletigo de avantaĝoj kun la ĉina kontinento. La praktiko de "unu lando kun du socisistemoj" akiris sukceson bone konatan en la tuta mondo. Ĉiuj politikoj pri Hongkongo kaj Makao plenumataj de la centra registaro fundamente celas protekti la ŝtatajn suverenecon, sekurecon, disvolvajn interesojn, kaj konservi longtempan prosperon kaj stabilecon de Hongkongo kaj Makao.
Li esprimis sian kredon, ke hongkongaj kaj makaaj samlandanoj havas saĝon, kapablon kaj rimedojn bone administri kaj konstrui specialajn administrajn regionojn, kaj certe povas ludi pozitivan rolon en la ŝtataj aferoj.
Hu Jintao montris, ke paca reunuiĝo plej konformas al la fundamentaj interesoj de la ĉina nacio.
(Lina)
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved. 16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040 |