Vizitu Forumon

Hu Jintao: Ĉinio antaŭenpuŝos nacidefendon kaj modernecon de la armeo

(GMT+08:00) 2012-11-08 11:49:49

Ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao esprimis en la raporto de la 18-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, ke Ĉinio rapidigos antaŭenpuŝon de nacidefendo kaj modernecon de la armeo .

Hu Jintao emfazis, ke konstrui firman nacidefendon kaj fortan armeon, kiuj konvenas al la internacia statuso de Ĉinio kaj konformas al la ŝtata sekureco kaj disvolvaj interesoj, estas la strategia tasko de la moderniga konstruado de Ĉinio.

Li emfazis, ke Ĉinio pozitive kaj stabile faras reformadon de nacidefendo kaj la armeo, profundigas militan reformadon kun ĉinaj trajtoj, persistas en renoviga disvolvo de milita teorio, altigas memstaran kreivon de nacidefenda sciencteknika industrio, profundigas modernigon de la armeo kaj konstruas modernan militan forton kun ĉinaj trajtoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto