Vizitu Forumon

Komentoj de fremdlandaj politikistoj pri 18a Tutlanda Kongreso de KPĈ

(GMT+08:00) 2012-11-08 16:17:36
Matene de la 8a de novembro en Pekino inaŭguriĝis la 18a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio. Politikistoj de diversaj landoj donis atenton al la kongreso kaj alte taksis grandajn atingojn, kiujn Ĉinio akiris en la pasintaj pli ol 30 jaroj de post la komenciĝo de la reformado kaj malfermo, precipe en la lastaj 10 jaroj. Ili opiniis, ke la kongreso portos gravan influon al la politiko kaj ekonomio de la mondo.

Maitripala Sirisena, ĝenerala sekretario de Liberala Partio, la reganta partio de Srilanko, sendis leteron, esprimante varman gratulon al la 18a Tutlanda Kongreso de KPĈ.

Amer Kapetanovic, asistanto de bosnio-hercegovina ministro pri eksteraj aferoj, diris en sia intervjuo kun raportisto de ĈRI, ke okazigo de la 18a Tutlanda Kongreso de KPĈ akcelos la kontinuecon de la tradicia amikeco kaj kunlaboro inter Bosnio-Hercegovino kaj Ĉinio; en la venontaj 10 jaroj Ĉinio pli multe influos la mondan disvolviĝon.

Uong Chu Luu, vicprezidanto de la Nacia Asembleo de Vjetnamio, diris, ke la 18a Tutlanda Kongreso de KPĈ estas tre grava por la ĉina popolo, kaj ankaŭ la vjetnama popolo atendas ĝian okazigon.

redaktita de Yu Rongkang

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto