Vizitu Forumon

Delegitoj esprimas la firmecon en socialisma vojo

(GMT+08:00) 2012-11-09 10:51:47

En sia raporto por la 18-a Tutlanda Komgreso de KPĈ en la 8-a de novembro, ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao elmontris, ke la ĉintrajta socialisma vojo, la ĉintrajta socialisma teorisistemo, kaj la ĉintrajta socialisma strukturo estas la bazaj atingoj de la kompartio kaj la popolo en pli ol 90-jara peniga batalado, kreado kaj akumulado, estas necese valorigi ilin, insistadi en ili kaj sencese evoluigi ilin. La raporto eltiris viglan eĥon inter la delegitoj.

Li Mingxing, delegito el ĉina entreprenista ligo, diris, ke necesas protekti la socian justecon kaj akceli la socian harmonion. Entrepreni harmoniajn laborajn rilatojn kaj favori la laborantojn per la entreprenaj atingoj estas grava celo de entreprenoj dum la disvolviĝo.

Song Changmei, delegito el kamparo de Zhejiang-provinco, profunde impresita de la raporto je la parto pri konstruado de ekologia kulturo. Ŝi diris, ke tiujn jarojn per la ekologia avantaĝo efektiviĝas ekonomia kresko kaj multiĝas enspezoj en la kamparo. Kamparanoj konstruos ankoraŭ pli multajn belajn vilaĝojn.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto