Vizitu Forumon

Ĉina ekonomio tendencas al bona disvolviĝo

(GMT+08:00) 2012-11-09 15:59:32

La 8an de novembro Zhou Xiaochuan, delegito por la 18a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, estro de la Ĉina Popola Banko, diris, ke la ĉina ekonomio tendencas al bona disvolviĝo, kaj venontjare la tendenco depondos de la disvolviĝo de la enlanda ekonomio kaj ankaŭ de la influo de la internacia financa krizo, tial estas tre malfacile fari juĝon.

Tion Zhou asertis, ĉeestante al kunveno de la centra financa delegacio por la 18a Tutlanda Kongreso de KPĈ. Li diris, ke enlande la ekonomio evidente tendencas al bona disvolviĝo; la ĉina ekonomio ekmalrapidiĝis en la dua trimestro de la kuranta jaro pro la eŭropa ŝuldkrizo, kaj danke al serio da reguligaj politikoj la ekonomio iom stabiliĝis en la tria trimestro, precipe en septembro, kaj iuj indicoj releviĝis.

redaktita de Yu Rongkang

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto