Vizitu Forumon

Ĉinaj gvidantoj partoprenis en diskuto de delegacioj

(GMT+08:00) 2012-11-09 17:18:32

Antaŭtagmeze de la 8a de novembro, en Popola Halo en Pekino, inaŭguriĝis la 18a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio. En la malferma kunveno Hu Jintao, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, faris raporton kun la titolo Senŝanceliĝe Iru Laŭ Socialisma Vojo kun Ĉinaj Trajtoj.

Matene de la 9a de novembro Hu Jintao ĉeestis al diskuto de la delegacio de Jiangsu-provinco. Li diris, ke la raporto de la 18a Tutlanda Kongreso estas politika deklaracio kaj agadplano por atingi novan sukceson de socialismo kun la ĉinaj trajtoj sub la nova situacio; oni devas serioze lerni, sekvi kaj efektivigi la spiriton de la kongreso kaj preni tion kiel la novan startpunkton, preni sur sin respondecon kaj mision, kaj unuanime batali plu, por atingi novan sukceson de la granda afero de socialismo kun la ĉinaj trajtoj.

Posttagmeze de 8a de novembro Wu Bangguo, Jia Qinglin, Xi Jinping, Li Keqiang kaj aliaj ĉinaj gvidantoj respektive ĉeestis al la diskutado de lokaj delegacioj.

Ĉeestante al diskutado de la delegacio de Anhui-provinco Wu Bangguo montris, ke la raporto de Hu Jintao kun marksismaj starpunktoj, opinioj kaj rimedoj estas politika programo por disvolvi socialismon kun ĉinaj trajtoj en la novaj historiaj kondiĉoj, kaj estas agogvidilo por amplekse konstrui bonhavan socion. Ĉeestante al diskutado de la ŝanhaja delegacio Xi Jinping emfazis, ke ĉi-foja kongreso estas tre grava en la ŝlosila periodo por eniri en bonhavan socion.

Wen Jiabao partoprenis en diskuto de la delegacio de Tianjin. Li emfazis, ke la raporto de Hu Jintao montris grandan antaŭvidemon, ĉiuflanke resumis atingojn kaj bazajn spertojn de la pasintaj dek jaroj, kaj elmetis celojn kaj taskojn por la venontaj kvin jaroj kaj eĉ por pli longa periodo. La raporto estas bazita sur la praktiko kaj teoria novigo kaj kun vasta horizonto kaj strategia konsidero. Wen alvokis, ke oni serioze efektivigu la raporton kaj antaŭenigu plu la aferon de socialismo kun ĉinaj trajtoj.

redaktita de Yu Rongkang

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto