Vizitu Forumon

Internacia socio pozitive taksis raporton de la 18a Tutlanda Kongreso de KPĈ

(GMT+08:00) 2012-11-10 16:14:49

Estas alte atentata la 18a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio. La internacia socio alte taksis la raporton fare de Hu Jintao en la kongreso. Eksterlandanoj kaj publikoj opiniis, ke la raporto difinas la disvolvan vojon de Ĉinio en la estonteco kaj havas profundan influon ne nur al ĉina fortiĝo, sed ankaŭ al paco kaj evoluo de la mondo.

Dana parlamenta prezidanto Mogens Lykketoft diris intervjuate en la 8a de novembro, ke post la kongreso Ĉinio estos pli malferma kaj ludos pli gravan rolon en la mondo.

La retejo de brita ĵurnalo The Financial Times raportis, ke la raporto elmetis novan ekonomian celon, t.e., en 2020 duobliĝos la enlanda malneta produktvaloro kaj averaĝa enspezo de urbanoj kaj kamparanoj ol tiu de 2010. Ekonomikistoj esprimis, ke la celo estas facile realigebla.

Ankaŭ ĵurnaloj de Usono, Brazilo kaj Francio respektive publikigis artikolojn por pozitive taksi la raporton de la 18a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio.

                                                                                                    Wang Weishi

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto