Vizitu Forumon

La Komunista Partio de Ĉinio plifortigos propran sisteman konstruadon

(GMT+08:00) 2012-11-10 16:56:10

La 18a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio nun okazas en Pekino. En sia raporto prezentota al la tuta delegitaro Hu Jintao ekskluzive eksplikis kiel plifortigi propran konstruadon. La sistema konstruado estis multfoje menciita: "perfektigi demokratian sistemon en la partio", "perfektigi kongresan sistemon de la partio", "perfektigi elektan sistemon en la partio" kaj tiel plu.

Nuntempe la Komunista Partio de Ĉinio havas pli ol 80 milionojn da membroj. Ĝi estas la plej granda reganta partio en la mondo, kaj ankaŭ estas kerna forto de Ĉinio.

Pluapaŝe plifortigi sisteman konstruadon estas ĉefa tasko, al kiu frontas la Komunista Partio de Ĉinio. La raporto de la kongreso montras, ke la reformado pri personara sistemo devas esti profunde plenumata por starigi altkvalitan personaron potencan en la partio.

Por plifortigi propran konstruadon la Komunista Partio de Ĉinio devas dependi de la popolamasoj, tio estas grava. La plej grandaj politikaj avantaĝoj de la Komunista Partio de Ĉinio estas jenaj: servi al la popolo, regi por la popolo, strikte ligi la popolon.

Wang Jingqing, vicministro de la Organiza Departemento sub la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, esprimis:

"La Komunista Partio de Ĉinio ĉiam devas meti la interesojn de la popolo sur la unuan lokon. Ĉia laboro de la Komunista Partio de Ĉinio estas realigi, protekti kaj disvolvi fundamentajn interesojn de la plej vastaj popolamasoj.

Xiong Linping

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto