La 9an de novembro, Yang Jiechi, delegito de la 18a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, esprimis, ke en tiel gravaj rilatoj, kiel en rilatoj inter Ĉinio kaj Usono, oni devas forigi la nocion "nula sumo" kaj malvarmmilitan penson.
Tiutage, responde al demandoj de ĵurnalistoj, Yang Jiechi diris, ke la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono estas unu el la plej gravaj duflankaj rilatoj en la mondo, ni strebas disvolvi sanajn kaj stabilajn rilatojn inter Ĉinio kaj Usono. Antaŭ nelonge en Usono okazis elektokampanjo, kaj Obama daŭrigos sian prezidentecon; i esperas, ke la dulandaj rilatoj daŭre disvolviĝos.
Xiong Linping