Vizitu Forumon

Profundigi politikosisteman reformadon konformas al ĉina stato

(GMT+08:00) 2012-11-11 15:15:39

En la lastaj tagoj la raporto de la 18 Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, farita de Hu Jintao, estis multe atentata de alilandaj ĵurnalistoj. S.M.Hali, komentaristo de la pakistana ĵurnalo The Nation, estas en Pekino por la kongreso. Intervjuate li esprimis, ke en sia raporto Hu Jintao emfazas persiste iri la politikan vojon kun ĉinaj karakteroj kaj profundigi politikosisteman reformadon, tio estas disvolva strategio tre grava kaj tre praktika, ellaborita de la Komunista Partio de Ĉinio, laŭ la stato de la ŝtato.

Hali opinias, ke de post la reformado kaj malfermo Ĉinio spertis miraklan ŝanĝiĝon; precipe en la pasintaj dek jaroj Ĉinio akiris brilajn atingojn. Tiuj atingoj sin montras ne nur en ekonomio, sed ankaŭ en socio, politiko, kulturo kaj aliaj. Laŭ Hali, profundigi politikosisteman reformadon konformas al la ĉina stato.

Xiong Linping

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto