Okaze de la 18a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, iuj landoj donas pozitivan takson al la atingoj akiritaj de Ĉinio en la pasintaj dek jaroj, opiniante, ke rapida disvolviĝo de Ĉinio faris gravan kontribuon al ekonomia disvolviĝo de la mondo.
En la 9a de novembro, Alex Chua, filipina provizora aferŝarĝito en Ĉinio, intervjuate en Pekino esprimis, ke en la pasintaj dek jaroj, sub la gvidado de la centra grupo de la Komunista Partio de Ĉinio, Ĉinio akiris grandajn atingojn en diversaj kampoj, precipe en ekonomio, pro tio Ĉinio fariĝis la dua plej granda ekonomikomunumo en la mondo. Sekve de la ekonomia disvolviĝo, ankaŭ la vivonivelo de la ĉina popolo multe altiĝis, ili ĝuas bonan servon en edukado, kuracado, trafiko, telekomunikado kaj tiel plu.
Xiong Linping