Vizitu Forumon

Reformado de kultura sistemo kaj konstruado de publika kultura servo

(GMT+08:00) 2012-11-12 09:38:49

Posttagmeze de la 11-a de novembro en gazetara konferenco en Pekino, respondeculoj de la Propaganda Departemento de la Centra Komitato de KPĈ, la Kultura Ministerio, Ŝtata Administracio de Radio, Filmo kaj Televido kaj Ĝenerala Administracio de Gazetaro kaj Eldonado konigis al pli ol 300 ĉinaj kaj fremdaj raportistoj reformadon de kultura sistemo kaj konstruadon de publika kultura servo.

Sun Zhijun, vicministro de la Propaganda Departemento de la Centra Komitato de KPĈ kaj estro de oficejo pri gvidado de reformado kaj disvolvado de kultura sistemo sub la Centra Komitato de KPĈ, diris, ke post la 16-a Tutlanda Kongreso de KPĈ, aperis nova situacio de ĉina kultura konstruado, unuapaŝe formiĝis vojo de socialisma kultura disvolvo kun ĉinaj trajtoj, kaj la vojo estos pli kaj pli vasta kaj kondukos al socialisma kultura potenco.

Demandite pri la trajtoj, Sun Zhijun diris, ke ĝi estas unue la vojo de disvolvado de progresinta kulturo, due la vojo de scienca disvolvado, trie la vojo de popularigo de kultura valoro al popolamasoj, kvare la vojo, sur kiu homoj estas plej gravaj, disvolvado dependas de la popolo kaj la popolo ĝuas fruktojn, kaj kvine la vojo de reformado kaj kreado, kaj senĉesa liberigo kaj disvolvo de kultura produktoforto.

Demandite pri la ĉina merkato de filmoj, Tianjin, vicministro de Ŝtata Administracio de Radio, Filmo kaj Televido, konigis, ke en la unuaj 10 monatoj de la kuranta jaro, naskiĝis 638 ĉinaj fikciaj filmoj kaj la bileta enspezo kalkuliĝis al 13,272 miliardoj da juanoj, pli multe ol en la sama periodo de la lasta jaro. sed la merkata kvoto de ĉinaj filmoj klare malpliiĝis, kaj ĉinoj devas pluapaŝe fortigi merkatan konkurencon.

Vicministro de Ĝenerala Administracio de Gazetaro kaj Eldonado Jiang Jianguo konigis, ke Ĉinio establis pli ol 600 mil kamparajn librokonservejojn en tutlandaj administraj vilaĝoj, kiuj havas la kondiĉojn, kaj nun en Ĉinio troviĝas pli ol miliono da libraj domoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto