Vizitu Forumon

Mi revenis al Ĉinio pro mia fido pri ĝia ekonomio

(GMT+08:00) 2012-11-12 14:19:11

En la 2a duonjaro de 2007 eksplodis financa krizo komence en Usono kaj baldŭ eĉ en la tuta mondo. Estis influitaj la financa industrio kaj ekonomio de Usono kaj aliaj landoj. Chen Pengfei propraokule vidis la negativan influon de la financa krizo al usona ekonomio.

"Tiam estis malfacile disvolvi karieron en Usono. Multaj diplomiĝintoj ne povis trovi laboron. La situacio de dungado estis tre malbona."

Fakte ankaŭ la ĉina ekonomio estis trafita de la financa krizo kaj malrapide disvolviĝis. Por respondi al la krizo la ĉina registaro praktikis unupakan ekonomian planon, inkluzive de la investado de 4 000 miliardoj da juanoj. Ĉinaj gvidantoj plurfoje esprimis en konferencoj en- aŭ ekster-landaj, ke la ĉinaj registaro kaj popolo estas memfidaj respondi al la financa krizo. Ĉina ĉefministro Wen Jiabao kelkfoje emfazis, ke fido estas pli grava ol oro.

1 2 3 4 5
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto