Vizitu Forumon

Atentataj estas justica justeco kaj eduka egaleco

(GMT+08:00) 2012-11-14 16:38:19

La 13an de novembro, novaĵ-centro de la 18a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio faris 2 retajn intervjuojn respektive kun la ĉeftemoj "justica justeco de Ĉinio" kaj "eduka egaleco de Ĉinio".

En la reta intervjuo "justica justeco de Ĉinio", entute 3 reprezentantoj de la 18a Tutlanda Kongreso respondis demandojn de retumuloj. Dume Shen Deyong, konstanta vicprezidanto de la Supera Popola Kortumo, konigis, ke en la jaro 2011 4-nivelaj tribunaloj en la tuta lando pritraktis 12 milionojn da kazoj kaj nur ĉirkaŭ 1% de kazoj eniris en apelacion aŭ refojan prijuĝon pro tio, ke koncernatoj ial malkontentis pri verdikto. Oni povas vidi el la statistikoj, ke la ĉina justico estas justa.

En la reta intervjuo "eduka egaleco de Ĉinio", entute 4 reprezentantoj respondis demandojn de retumuloj. Rilate al la plano plibonigi nutradon de lernantoj en la kamparo, ministro pri eduko Yuan Guiren diris, ke ĝi estas la unua grandskala nutrada plano de Ĉinio en la historio kaj pli ol 30 milionoj da lernantoj rekte profitas el la plano.

(Lina)

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto