Vizitu Forumon

La ekstero alte atentas 18an Tutlandan Kongreson

(GMT+08:00) 2012-11-14 16:37:30

La 14an de novembro fermiĝis la 18a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio. Lastajn tagojn, eksterlandaj politikistoj, kleruloj kaj amaskomunikiloj donis vastan atenton al la kongreso.

La 13an de novembro, Abbas Zaki, centra komitatano de Fatah, intervjuate esprimis sian kredon, ke Ĉinio havos pli vastan spacon de disvolvo pro la kongreso. Diverslandaj popoloj certas, ke Ĉinio estas nemankigebla forto, kiu kontribuos por la mondo en la estonteco.

Antaŭ nelonge kenja ĉefministro Raila Odinga intervjuate esprimis sian kredon, ke la Komunista Partio de Ĉinio havas kapablon bone administri Ĉinion. Kenja vicprezidento Kalonzo Musyoka atendis kunlabori kun la nova gvidantaro de la Komunista Partio de Ĉinio.

Ankaŭ diverslandaj ĉeffluaj amaskomunikiloj alte atentis la 18an tutlandan kongreson. Ekzemple jordania ĵurnalo "Al Diyar" montras, ke la raporto farita de Hu Jintao en la inaŭguro donas al la mondo ŝancon komplete kaj objektive koni Ĉinion.

(Lina)

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto