Vizitu Forumon

Kuras en Pakistano vagonaroj fabrikitaj de Ĉinio

(GMT+08:00) 2012-11-26 16:31:11

Gu Jianqiang diris, ke ĉar antaŭe en Pakistano estis malnovaj vagonaro, tial la rapideco de trajnoj ne povis kontentigi postulado de la pasaĝeroj. En 2001 Ĉina Nacia Korporacio de Mekanika Importo kaj Eksporto kaj la Fervoja Ministerio de Pakistano oficiale subskribis la kontrakton, ke Ĉinio vendu 175 novtipajn vagonarojn kaj cedu ĉi-rilatajn teknikojn al Pakistano.

"Tio estas la unua fojo, ke Ĉinio eksportas vagonarojn al Pakistano, de post establiĝo de la diplomatiaj rilatoj inter la du landoj. Estas tre altaj la dezajna kaj fabrikada nivelo de tiuj vagonaroj. En la provfunkciado la vagonaro kuris ĉiuhore 140 kilometrojn – la rekorda rapideco – sur la pakistana fervojo, kaj akiris altan takson de Pakistano."

Gu Jianqiang esprimis, ke tiu programo estas la unua provo de Ĉinio pri eksporto de vagonaroj kaj ĉi-rilataj teknikoj al fremda lando.

"Sub gvidado de ĉinaj laborantoj Islamabada Vagonara Fabriko de Pakistano sukcese muntis 105 vagonarojn. Ĉinio ankaŭ helpis al Pakistano konstrui fabrikdomojn kaj produktliniojn kaj faris teknikan trejnadon. Tio multe altigis la vagonaran fabrikkapablon de Pakistano. En 2006 tiama pakistana prezidento Pervez Musharraf speciale iris al Islamabada Vagonara Fabriko por viziti la modernajn fabrikdomojn kaj alte taksis la helpon de Ĉinio."

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto