Vizitu Forumon

Poŝtmarko pri la Unua Libro

(GMT+08:00) 2012-11-26 17:28:12

Por omaĝi la 125-an datrevenon de la lingvo Esperanto, UEA jam duan fojon mendis ĉe la nederlanda kompanio PostNL porokazan poŝtmarkon. En aprilo aperis poŝtmarko kun la simbolo de la jubilea jaro. La nova poŝtmarko montras la kovrilon de la Unua Libro, kun la nederlandlingva teksto "Eerste leerboek (t.e. unua lernolibro) Esperanto 1887-2012". Ĝi validas por afranki normalan unuaklasan enlandan leteron.

La poŝtmarko estas vendata en blokoj de 10 markoj. Unu bloko kostas EUR 6,00 (plus afranko; kvanta rabato ne estas aplikebla). Oni povas mendi ĝin ĉe la Libroservo de UEA kaj ĝi estos kompreneble vendata ankaŭ dum la Malferma Tago de la Centra Oficejo, sabaton, la 24-an de novembro.

La poŝtmarko pri la Unua Libro estas jam la sesa laŭ mendo de UEA. La antaŭaj markoj ricevis multe da publikeco en nederlandaj filatelaj revuoj, kaj la nova marko certe spertos la samon. La temoj de la unuaj du markoj, aperintaj en 2008, estis la 93-a UK en Roterdamo kaj la 100-a datreveno de la fondo de UEA. Ili ambaŭ estas jam elĉerpitaj, sed plu haveblas la poŝtmarkoj pri la 150-a datreveno de L.L. Zamenhof kaj la 100-a datreveno de Ivo Lapenna, eldonitaj en 2009. Ankaŭ ili estas vendataj en blokoj de 10 markoj (EUR 5,50 por bloko), same kiel la supre menciita poŝtmako kun la jubilea simbolo (EUR 6,00 por bloko).

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto