Vizitu Forumon

BEJO okazigos tri porjunularajn eventojn en januaro

(GMT+08:00) 2012-11-26 17:41:15

Inter la 3-a kaj la 6-a de januaro okazos NOVA, la Novjara Aranĝo de BEJO. Por la unua fojo ĝi okazos ĉe la marbordo kaj en la nordoriento de Brazilo, en la urbeto Tibau do Sul, subŝtato Norda Riogrando. Pliaj informoj troveblas ĉe la retejo http://novjaraaranĝo.wordpress.com (atentu: g x estas ĝusta retadreso)

Je la sekva semajno BEJO okazigos, inter la 10-a kaj la 16-a de januaro, la unuan aktivulan trejnadon de BEJO, en la Bienlernejo Bona Espero, proksime de la ĉefurbo Braziljo. La celo de tiu evento estas kapabligi aktivulojn por la movado. Ne-BEJO-anoj ankaŭ estas bonvenaj al tiu evento. Por aliĝi, bv. kontakti BEJOn per la retadreso bejoesperanto ĉe yahoo.com.br. Restas malmulte da lokoj.

Tuj poste, okazos karavano de Bona Espero al la urbo Barra do Garças, en la subŝtato Matogroso, kie okazos la 33a Brazila Esperantista Junulara Kongreso, kune kun la Brazila Kongreso de Esperanto. Aliĝo estas senpaga por eksterlandanoj kaj eblas aliĝi surloke.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto