Vizitu Forumon

Indiĝeniĝado de la kompanio Huawei en Indonezio

(GMT+08:00) 2012-11-27 15:37:27

Kiel pioniro de la telekomunikaj firmaoj en Ĉinio, la kompanio Huawei, jam en la 1990-aj jaroj de la pasinta jarcento, sin trovis transmare kaj prosperis tre rimarkinde. La kompanio Huawei, dank' al siaj efikaj taktikoj, kiaj "sinproksimigo al klientoj" kaj "indiĝeniga operacio", jam estas tre bona ekzemplo de la ĉinaj entreprenoj, kiuj luktas en transmaraj merkatoj.

La kompanio Huawei en Indonezio fondiĝis en 2000. Komence de la fondiĝo ĝi estis malgranda firmao kun nur kelkdekaj laborantoj. Post la penado de la tuta personaro en pli ol dek jaroj la kompanio atingis fierindan sukceson. Ĝi liveras servon al naŭ el la antaŭaj dek telekomunikaj entreprenoj en Indonezio kaj havas sian lokon en la indonezia telekomunika merkato. Zhang Rui, ĝenerala direktoro de la kompanio Huawei en Indonezio, konigas:

"Jam pasis dek du jaroj, de kiam Huawei eniris en la merkaton. Komence Huawei estis malgranda firmao, kies jara vendsumo estis malpli ol dek milionoj da usonaj dolaroj, sed nun ĝi estas granda kompanio, kies jara vendsumo atingis pli ol miliardon da usonaj dolaroj. laŭ la imposto pagita la kompanio Huawei estas unu el la plej grandaj entreprenoj de eksteraj investantoj en Indonezio; kaj laŭ la merkato okupita Huawei okupas la merkaton de 40% en Indonezio. Kvankam Huawei estas nova enirinto en la merkato, tamen ĝi nun estas la unua de la merkato, ĉu laŭ ekonomikvanto, ĉu laŭ vendsumo."

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto