La 29an de novembro en Pekino, Hong Lei, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksteraj Aferoj, esprimis komprenon, respekton kaj subtenon al tio, ke Palestino petas fariĝi observanto de UN.
Li montris, ke sendependa ŝtatigo estas la laŭleĝa rajto de la palestina popolo kaj ankaŭ la bazo de la dulanda projekto. Ĉinio subtenas establi sendependan Palestinon, kiu posedas tutan suverenecon, surbaze de la landlimo fiksita en la jaro 1967 kaj kun la orienta Jerusalemo kiel la ĉefurbo. Samtempe Ĉinio opinias, ke paca intertraktado estas la ĝusta rimedo por finfine realigi la dulandan projekton. Palestino kaj Israelo devas per dialogo kaj intertraktado pritrakti nesolvitajn problemojn pri la fina statuso.
(Lina)