Vizitu Forumon

Kreskas la verda espero en dezerto

(GMT+08:00) 2012-12-13 19:09:05

La spezo de la loka lotamariko vivas en dezertzonoj kaj la cistanko estas parazita de ĝiaj radikoj. Kiel rara medikamentaj materialoj la cistanko havas mirindan efikon kaj estas vaste uzata en la ĉina popolo. De 2007 ĝis 2009, sub la projekto la lotamarikoj plantiĝis je pli ol 3 000 muoj en la vilaĝo Yaboyi sub la urbeto Pigui. Por vilaĝanoj tio estas sufiĉe granda projekto, eĉ nur la tuta vilaĝo ne povas plenumis tion." Do pli ol 30 miloj da voluntuloj de la tuta gubernio senpage laboras por plenumi la plantadon.

La lotamariko estas unufoja planto kaj profitas daŭre de multaj jaroj kaj la investa kosto estas ekstreme malalta. Kompare kun aliaj agrikulturaj plantoj, la planto nur bezonas simplajn bazajn instalaĵojn kaj ankaŭ ŝparis multe da akvo. La estro de la agrikultura asocio de la urbeto Hanggui de la gubernio Luopu diris, ke en la urbeto plantis lotamarikon de 5 000 muoj, laŭkalkure ĉiu jare unu familio de la urbeto povas kreski enspezon de 2 000 juanoj.

En la lastaj jaroj, sub la favora politiko de la regiono Hetian, rapide disvolviĝis rilataj industrioj de la dezerta lotamariko. La medicina kompanio Dichen establis ĉefstabejon en la gubernio Luopu, kie estas favora la trafiko kaj establis ankaŭ filion en la gubernio Yutian. La ĝenerala direktoro de la kompanio Huang Lixing diris

"La cistanko de loka lotamariko povas esti utiligita al medicinaj materialoj, porsanaĵoj kaj ankaŭ manĝaĵoj. Ĝia efiko estas alte atentita ne nur nia landinterno, sed ankaŭ la tuta mondo. El 100 tunoj da freŝa cistanko oni povas gajni 1 tunon da ekstrakto, kio kostas ĉirkaŭ 2 milionojn da juanoj. Nun nur la bezono de japana merkato estas ĉirkaŭ 50 ĝis 100 tunoj. Per la skalo de cistanka ekstrakto la kompanio Dichen jam malfermis la merkatojn de Japanio kaj Usono. Malgraŭ ekonomia krizo, la produktoj de la kompanio ankoraŭ estas bonvenaj de konsumantoj.

La eniro de la kompanio ne nur protektis vendadon de cistanko, sed ankaŭ solvis dungiton de centoj da lokaj malriĉuloj. La 20-jara ujgurino estas laboranto de la kompanio. Ŝi diris,

"Mi laboras ĉi tie ekde la jaro 2007, ĉiu monate mi enspezis 1 500 juanojn. La kompanio ankaŭ pagis diversajn garantiojn por ni. Nun mi ne havas ian ajn maltrankvilon."

Pri la projekto de planto, direktoro de la oficejo por helpi malriĉuloj de Xinjiang opinias,

"La plenumo de la projekto ludis gravan rolon por la ekonomia disvolvo de malriĉaj regionoj kaj enspeza kresko de lokaj malriĉuloj. Tio ankaŭ ludis gravan rolon por ŝanĝi lokan medion kaj samtempe efektivigis la avantaĝan transformon de lokaj resursoj.


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto