Vizitu Forumon

Sonoriloj en Kristnasko

(GMT+08:00) 2012-12-24 17:16:40

Karaj amikoj, bonvenon al la speciala programero de Kristnasko. Hodiaŭ ni kune aŭskultu kelkajn belsonajn kantojn prezentitajn de ĉina bando Ĉiuj Sanktulinoj pri Kristnasko. Mi esprimas festan saluton kaj bondezirojn al niaj aŭskultantoj.

Unue ni kune spektu la kanton Feliĉan Kristnaskon. Ĝi estas brita tradicia kanto kun vigla kaj ĝojiga melodio. La voĉo de la bando Ĉiuj Sanktulinoj estas tiel pura kiel tio de anĝelo.

La kanto Antaŭvespero de Kristnasko estas plej konata de la popolanoj. La kantteksto estis verkita de aŭstra pastro Joseph Mohr en 1816. La komponisto estis Franz Gruber, loka senfama muzikinstruisto. Laŭdire ne funkciis la orgeno de la preĝejo. Tial la pastro petis Franz Gruber komponi la kanttekston. Baldaŭ la kanto populariĝis kaj estis ŝatata de homoj. La kanto estis tradukita en multajn lingvojn kaj aŭdeblas preskaŭ en la tuta mondo.

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto