Vizitu Forumon

La ekonomio de Latin-Ameriko daŭre kreskas en 2012 kaj la ekonomio kaj komerco inter Ĉinio kaj Latin-Ameriko pluapaŝe disvolviĝas

(GMT+08:00) 2012-12-28 15:05:53     Redaktoro:esperanto

En oktobro de ĉi-jaro, la ekonomia komitato de Latin-Ameriko kaj Karibo de Unuiĝintaj Nacioj publikigis raporton kaj diris, ke la malforta kresko de la tuta mondo jam kaŭzis malbonan influon al la ekonomio de Latin-Ameriko. La raporto taksas, ke en la jaro 2012, la ekonomia kresko de Latin-Ameriko estas 3.2%, tiu estas malalta ol la antaŭa takso, kiu estas 3.7%. Eksperto diris, ke ĉi-jare diversaj landoj de Latin-Ameriko prenis taŭgajn rimedojn, do la ekonomio de tiu regiono ne grande malaltiĝis. Samtempe, la ekonomiaj kaj komercaj rilatoj inter Ĉinio kaj Latin-Ameriko pli kaj pli intimiĝas.

Xu Shicheng, esploristo de latin-amerika esplorinstituto de la Ĉina Akademio de Sociaj Sciencoj, opiniis, ke la ekonomia krizo de Eŭropo kaj malforta kresko de la usona ekonomio kaŭzis malaltiĝon de la tutgloba ekonomio, kaj la malrapidiĝanta kresko de iuj novaj ekonomioj, inkluzive de Ĉinio, malaltigis la bezonon de krudaj materialoj de Latin-Ameriko, do la ekonomio de Latin-Ameriko vizaĝas seriozan situacion en ĉi-jaro. Tamen la rimedoj de Latin-Ameriko bone funkcias por la ekonomia kresko.

"La bezono de la tuta mondo por la produktaĵoj de Latin-Ameriko pli kaj pli reduktiĝis. La prezoj de multaj elementaj produktaĵoj produktitaj de Latin-Ameriko pli kaj pli malaltiĝis. Tamen la ekonomio de Latin-Ameriko ankoraŭ kreskis je 3.2%, tio rilatas kun multiĝoj de privata konsumado, de investado kaj kreditado, kaj de bezono de labormerkato kaj pliboniĝo de la situacio de dungiĝo. Ne nur en ĉi-jaro, de la jaro 2008, landoj de Latin-Ameriko komencis preni rimedojn kontraŭ la financa krizo, tio donis sufiĉan financan spacon por subteni altiĝon de dungiĝo, investo kaj ekonomio."

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto