Vizitu Forumon

Eksporto de tajlanda rizo malaltiĝas, eksportistoj celdirektas al la ĉina altnivela merkato

(GMT+08:00) 2013-01-11 17:02:47     Redaktoro:Xiong Shan

Ĉinio ĉiam estas la plej grava merkato por la eksportado de la tajlanda rizo, tamen en la lastaj jaroj, la eksporta kvanto de la rizo el Tajlando al Ĉinio pli kaj pli malgrandiĝis. Laǔ la statistiko de tajlanda riz-eksporta asocio, de januaro ĝis oktobro en 2012, la eksporta kvanto de la rizo el Tajlando al Ĉinio estis nur 91,46 mil tunoj, malaltiĝante je 57,8% kompare kun tiu en la antaǔa jaro. Iuj entreprenoj estas malfacilaj por plu sin disvolvi, tamen iuj entreprenoj trovis ŝancon. Shi Lei, ĝenerala direktoro pri ĉina regiono de iu tajlanda riz-kompanio, diris, ke lia kompanio iris en la riz-eksportan rondon en la fino de la antaǔa jaro, kiam la tajlanda registaro ekplenumis la riz-hipotekan politikon. Shi Lei diris, ke kiam lia kompanio iris en la riz-eksportan rondon, ili decidis forlasi la malsuperan merkaton de la ordinara rizo kaj celas al la ĉina supera merkato de la aroma rizo. Lia kompanio gajnis bonan atingon.

"Fakte la ĉina merkato havas kapaciton de la supera aroma rizo, la ĉefa punkto estas, kiel vi administri. Laǔ la nuna situacio, la prezo de la aroma rizo ankoraǔ altiĝos, precipe en la lastaj jaroj, pli kaj pli multiĝis ĉinaj riĉuloj kaj la konsumada kapablo de ili estas pli kaj pli forta, do laǔ la nuna prezo de la aroma rizo, inkluzive de la sumo de imposto, ĉiuj ĉinaj konsumantoj havas sufiĉan monon por aĉeti la aroman rizon. Tial la merkato havas grandan potencialan forton."


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto