Vizitu Forumon

Centjara Qingdao-haveno

(GMT+08:00) 2013-02-04 08:46:58     Redaktoro:Lina

Saluton, karaj amikoj! Qingdao estas pitoreska ĉemara urbo en orienta Ĉinio, kaj la haveno Qingdao estas la plej rekta stimulanto kaj la plej bona vidanto de la evoluo de la urbo. Antaŭ 120 jaroj, la urbo oficiale establis havenon kaj estiĝo de Qingdao-Haveno malfermis novan ĉapitron de evoluo de la urbo.

Oni povas legi el historiaj materialoj, ke antaŭ pli ol 2 000 jaroj jam estis notaro pri mar-haveno kaj navigado en la urbo Qingdao. Tamen la reala konstruado de haveno komenciĝis en 1892 en la malfrua Qing-Dinastio.

Oficiala ekuzo de haveno estigis gravan influon al evoluo de la urbo. Historiisto Lu Hai konigis:

"Dum la periodo de 1891 ĝis 1897, tiam estis 64 laborejoj kaj butikoj ampleksantaj multajn metiojn."

Sed poste la bombado de invadantoj rompis tiean kvieton kaj ĉe la haveno komenciĝis tumultaj tagoj. Novembre de 1897, Germanio okupis la urbon Qingdao, kaj septembre de la sekva jaro kiel libera haveno ĝi malfermis al la mondo.

1 2 3 4
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto