Vizitu Forumon

Plezure vojaĝi en la monto Lafa

(GMT+08:00) 2013-02-05 17:33:16     Redaktoro:Xiong Linping

Turisma vojaĝo estas agrabla afero. Hodiaŭ ni rekomandas al vi monton vizitindan, kies pejzaĝo tiel mirindas, ke oni apenaŭ povas ĝin prezenti per vortoj. Neordinare ĉarma, originale bela, ĝi estas nenio alia ol la monto Lafa en la provinco Jilin, nordorienta Ĉinio.

Nun nia raportisto Gaonan enkonekte komunikiĝas kun nia kolego Zhang Liang, kiu laboras en Jilin.

Gao Nan: Saluton, Zhang Liang!

Zhang Liang: Saluton, Gao Nan, kaj geamikoj-aŭskultantoj!

Gao: Zhang Liang, laŭ mia scio, en la provinco Jilin troviĝas multaj montoj, ekzemple la montoj Beishan, Changbai, Wunv kaj tiel plu. Ili ĉiuj estas famaj. De kio, nu, la monto Lafa ricevis sian nomon?

Zhang: La monto Lafa famas pro siaj granitaj kavernoj kaj ŝtonoj kuriozaj kaj ekstravagancaj. Ĝi situas fore je 15 kilometroj norde de la urbo Jiaohe. Pro la proksimeco multaj homoj volas turisme viziti la monton. Ĉar ĝi sidas en la distrikto Lafa, do ĝi havas la nomon Lafa. La monto Lafa ne estas alta, nur je 880 metroj, sed tre kruta. Ĝi leviĝas sur ebenaĵo kaj tial aspektas tre grandioze. La monto estas plena je granitaj ŝtonoj, kiuj formiĝas en montpintojn kaj kavernojn sub la funkciado de natura forto. En 1995 la registaro aprobis, ke ĝi estu ŝtata arbara parko. Jam delonge ĝi estas tre fama turima vidindejo.

Gao: Dankon pri via prezentado! La pejzaĝo de la monto Lafa certe estas tre bela. Kaj nun, ĉu vi povus paroli, kie estas la belo de la monto?

Zhang: Mi volas priskribi la monton per tri vortoj: ĉarma, pitoreska, kaj apika. Ni parolu laŭvice pri la unua vorto: ĉarma. La monto Lafa vere ŝajnas esti pejzaĝa pentraĵo. En printempo ĉi tie energie kreskas arboj kaj herboj impreseme verdaj. Furioze pompas diversaj specoj de floroj, kiuj disetendiĝas en la valoj kaj sur la deklivoj. Kiam ora aŭtuno venas, ĉiuj vegetaĵoj estas kvazaŭ kolorigitaj. Dum vintro la monto sin vestas en alia pejzaĝo – blanka mondo, kie oni povas laŭplaĉe skii. Do ĉiu sezono havas sian belon. Nun ni parolu pri la dua vorto: pitoreska. La monto Lafa konsistas el granitaj ŝtonoj, kiuj formiĝas en krutajn pintojn kaj strangajn kavernojn. La rokŝtonoj varias en diversaj formoj tre similaj al, ekzemple, urso, simio kaj aliaj bestoj, aŭ al pino kaj aliaj arboj. Kaj nun temas pri la tria: apika. Kvankam la monto Lafa ne estas tre alta, tamen por supreniĝi sur la pinton estas ne facile. La vojeto al la montpinto estas mallarĝa kaj apika, la plej mallarĝa peco de la vojeto estas nur tridek centimetrojn. Pro ĝia apikeco multaj homoj ne kuraĝas grimpi sur la monto. Ĝi do estas vere apika.

Gao: Vere tre apika.

Zhang: Jes tiel.

Gao: La monto tiel apikas. Sed kion fari por ni, kiuj volas atingi la pinton sed ne kuraĝas grimpi sur ĝi?

Zhang: Ne maltrakviliĝu! Por tiuj homoj, kiuj timas krutaĵon, oni pavimis relative ebenan vojon, kiu kunligas ĉefajn vidindejojn.

Gao: Vi diris, ke la kavernoj de la monto Lafa estas tre apartaj. Nun bonvolu prezenti ilin, mi petas.

Zhang: Bone. En la monto estas multaj kavernoj, nun mi prezentas unu el ili, ĉar ĝi estas "reĝo de la kavernoj". Oni nomas ĝin kaverno Trakoro. Tiu ĉi kaverno havas tri buŝojn. Ĉe la orienta buŝo oni povas vidi sunleviĝon, ĉe la okcidenta oni povas spekti sunsubiron, kaj ĉe la norda oni havas eblecon aprezi nuban maron. La kaverno longas 60 metrojn, larĝas 15 metrojn, kaj altas 13 metrojn. En ĝi povas stari ĉirkaŭ mil homoj. La vidaĵoj ekster la tri buŝoj de la kaverno Trakoro konstante varias en la ŝanĝiĝo de sezono kaj vetero. La kaverno estas mistera kaj magia, tra la buŝoj de la kaverno oni povas vidi mirindan mondon. Do mi preferas rekomendi al vi la kavernon Trakoro.

Gao: Koran dankon! La kaverno Trakoro vere estas mirinda. Sed nun mi estas tre scivolema, ĉu la kaverno, same kiel aliaj, havas ian mitan aŭ historian legendon?

Zhang: Via demando estas ja trafa. En la dinastio Nansong, ĝuste ĉi tie, Mu Guiying, la nacia heroino gravediĝinta, rompis la malamikan batalformacion. La legendo aldonas al la kaverno okultan koloron.

Gao: Mi esprimas mil dankojn pro via prezentado pri la monto Lafa. Hodiaŭ ni finas ĉi tie. Ĝis revido!

Zhang: Ĝis revido!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto