Vizitu Forumon

Pekino varme bonvenigas alilandajn studentojn

(GMT+08:00) 2013-02-20 18:51:41     Redaktoro:Selena

Sekve de ekonimia rapida evoluo kaj profundiĝo de internacia eduka interŝanĝo, en la lastaj jaroj la nombro de alilandaj studentoj studantaj en Ĉinio senĉese altiĝis. Laŭ donitaĵo publikigita de ĉina Eduka Ministerio, en 2011 la nombro unuafoje superis 290 milojn. En 2012 la Eduka Ministerio celis pluapaŝe plibonigi la studan medion, altigi ĝian kvaliton kaj strebi al tio, ke en 2020 Ĉinio estu lando kun plej multaj internaciaj studentoj en Azio.

Pekino, ĉefurbo de Ĉinio, posedas pompan historian kulturon kaj sufiĉajn kvalifikitajn instruistojn. Pekinaj universitatoj altiras al si pli kaj pli multajn alilandajn studentojn, kaj ili konas Ĉinion kaj sentas ĉinajn evoluon kaj ŝanĝiĝon per diversaj anguloj. Por allogi pli multajn alilandajn studentojn, en la 10-a de januaro de 2012 Pekina Municipa Eduka Komisiono publikigis Agadplanon pri Studado en Pekino por altigi la allogon per novigo de lecionoj, pliigo de registara stipendio al alilandaj studentoj kaj plibonigo de edukaj administra kaj serva sistemo kaj kvalit-taksa sistemo. Sinjoro Gu Tiangang, estro de pekina Internacia Centro de Eduka Interŝanĝo, konigis:

"Nun ĉirkaŭ 80 miloj da alilandaj studentoj studas en Pekino. Laŭ la agadplano ĝis 2020 la nombro kalkuliĝos al 150 miloj. En ĉiu jaro la pekina registaro asignas 70 milionojn da juanoj kiel stipendion al alilandaj studentoj. Malsame ol la ŝtata stipendio, la pekina stipendio estas donita speciale al studentoj, kiuj studas en Pekino. "

Laŭ donitaĵo liverita de retejo de la pekina municipa registaro, en 2011 sume 81 pekinaj universitatoj akceptis alilandajn studentojn, kiuj venis el 184 landoj. Sinjoro Gu Tiangang esprimis, ke sekve de rapida evoluo de la ĉina ekonomio kaj senĉesa altiĝo de la eduka kvalito, pli kaj pli multaj alilandaj studentoj venas por lernado. Iliaj studfakoj tuŝas ne nur la ĉinan lingvon, sed ankaŭ politikon, ekonomion kaj komercon, socion, juron kaj aliajn. La Pekina Municipa Eduka Komisiono organizis multajn aktivadojn por liveri platformon de interŝanĝo de tiuj studentoj.

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto