Vizitu Forumon

Rakonto de franca studentino en Ĉinio

(GMT+08:00) 2013-02-21 16:24:16     Redaktoro:Pluveta

37-jaraĝa Elodie Brosseau venis de Francio. Ŝi estas tre simpla kaj eleganta. Eble pro longa restado en Ĉinio aŭ amo al la ĉina kulturo Elodie fariĝis filmreĝisorino esprimante sian komprenon pri Ĉinio. Ŝi diris, ke ŝi estas tre kontenta kaj feliĉa pri tiu laboro.

En 1991 Elodie unuafoje venis al Ĉinio kaj la celloko estis Pekino. Tiam Ĉinio praktikis reformadon kaj malfermon pli ol 10 jarojn. Estis vigloplena la ĉina ekonomio. Pli multaj urboj malfermis la pordojn al la ekstero. Elodie estis scivolema pri la lando kun antikva civilizacio. Ŝi vizitis pejzaĝojn kaj stratojn de Pekino por senti la ĉarmon kaj tradician kulturon de Ĉinio kaj estis kortuŝita de la entuziasmo de pekinanoj.

"Mi ankoraŭ memoras, ke mi promenis sur la strato, kaj la lokanoj invitis min viziti ilian familion kaj trinki teon. Fakte ili eĉ ne konis min. Tio estas tute malsama en Francio."

1 2 3 4
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto