Vizitu Forumon

Xi Jinping refoje eksplikis "ĉinan revon"

(GMT+08:00) 2013-03-17 11:19:16     Redaktoro:Yu Rongkang
La 17an de marto en Pekino okazis la ferma kunveno de la 1a Sesio de la 12a Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio. Ĉina ŝtata prezidanto Xi Jinping faris gravan parolon en la kunveno kaj refoje eksplikis "ĉinan revon". Li diris, ke fundamente "ĉina revo" estas revo de ĉiu popolano, kaj ĝi povas esti realigota nur de la popolo mem; la registaro devas senĉese klopodi por la feliĉo de la popolo.

Li diris: "Realigante 'ĉinan revon', ni devas disvolvi la spiriton de Ĉinio, la nacian spiriton kun patriotismo kiel la kerno kaj la epokan spiriton kun reformado kaj novigo kiel la kerno."

Li emfazis: "Realigante 'ĉinan revon', ni devas sekvi la vojon de Ĉinio, la vojon de socialismo kun la ĉinaj karakterizoj. La ĉina nacio havas eksterordinaran krean forton. Ĝi kreis grandan civilizacion kaj povas etendigi kaj sekvi plu la vojon konforman al la naciaj kondiĉoj. La ĉina popolo de ĉiuj etnaj grupoj devas fortigi sian memfidon pri la teorio, vojo kaj reĝimo de socialismo kun la ĉinaj karakterizoj kaj kuraĝe antaŭeniros sur la ĝusta vojo de Ĉinio."

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto