Vizitu Forumon

Ĉinio firme sekvos plu vojon de paca evoluigo

(GMT+08:00) 2013-03-17 11:51:58     Redaktoro:Yu Rongkang

La 17an de marto en Pekino okazis la ferma kunveno de la 1a Sesio de la 12a Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio. Ĉina ŝtata prezidanto Xi Jinping faris gravan parolon en la kunveno. Li diris, ke la ĉina popolo amas pacon kaj firme sekvos plu la vojon de paca evoluigo.

Li diris, ke samlandanoj de Hongkonga Speciala Administracia Regiono kaj Makaa Speciala Administracia Regiono devas konsideri la ĝeneralajn interesojn de la nacio, Hongkongo kaj Makao kiel la plej gravajn, kune konservi kaj akceli longperiodan prosperon kaj stabilecon de Hongkongo kaj Makao. Samlandanoj de Taiwan kaj la ĉeftero devas kune subteni, konservi kaj antaŭenigi la pacan disvolviĝon de la rilatoj inter la du bordoj de la markolo Taiwan, feliĉigi popolanojn de la du bordoj kaj krei novan estontecon de la ĉina nacio.

Li diris ankaŭ: "La ĉina popolo amas pacon. Ni alte tenos plu la standardon de paco, disvolviĝo, kunlaboro kaj kungajno, firme prenos plu la vojon de paca evoluigo, sekvos apertan strategion de reciproka profito kaj kuna gajno, sin dediĉos al la amikeco kaj kunlaboro kun ĉiuj landoj, plenumos siajn internaciajn respondecojn kaj devojn kaj antaŭenpuŝos la noblan aferon de paco kaj disvolviĝo de la homaro kune kun diverslandaj popoloj."

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto