Vizitu Forumon

Novaj rilatoj inter Ĉinio kaj Usono konformas al interesoj de du popoloj

(GMT+08:00) 2013-03-17 12:48:35     Redaktoro:Yu Rongkang

La 17an de marto ĉina ĉefministro Li Keqiang diris en gazetara konferenco de la 1-a Sesio de la 12-a Tutlanda Popola Kongreso, ke la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono konformas al la fundamentaj interesoj de la du popoloj kaj al la ĝenerala tendenco de paco kaj disvolviĝo de la mondo.

Li diris: "Mi ne neas diverĝojn inter Ĉinio kaj Usono, tamen se ni respektos unu la alian pri gravaj zorgoj kaj bone regos diverĝojn, ni povos venki la diverĝojn per komunaj interesoj." Li rimarkigis, ke Azi-Pacifiko estas la regiono, en kiu Ĉinio kaj Usono havas plej multajn komunajn interesojn. Ambaŭ landoj promesis konservi stabilecon kaj akceli prosperon de la regiono. Li esperas, ke la du landoj plenumos siajn promesojn, faros Azi-Pacifikon bona ekzemplo kaj starigi novajn grandlandajn rilatojn inter si, ĉar tio utilas al la paco kaj disvolviĝo de Azi-Pacifiko kaj la mondo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto