Vizitu Forumon

Pragmata kunlaboro de Ĉinio kaj Rusio utilas al paco kaj stabileco

(GMT+08:00) 2013-03-17 13:59:26     Redaktoro:Yu Rongkang

La 17an de marto ĉina ĉefministro Li Keqiang respondis demandojn de raportistoj en la gazetara konferenco de la 1-a Sesio de la 12-a Tutlanda Popola Kongreso. Li asertis, ke Ĉinio kaj Rusio antaŭenigas pragmatan kunlaboron kaj plifortigas kontakton kaj kunordigon pri regionaj kaj internaciaj aferoj, kio ne nur servas por solidigi la duflankajn rilatojn, sed ankaŭ utilas al la paco kaj stabileco de la regiono kaj la mondo.

Li diris, ke fakte, Ĉinio ĉiam antaŭenpuŝas kunlaborojn de reciproka profito, kuna gajno kaj reciproka kompletigo kun najbaraj landoj por ke la duflankaj rilatoj disvolviĝu al nova nivelo kaj ke la paco, disvolviĝo kaj kunlaboro de Azi-Pacifiko fariĝu nerezistebla fluo. Li diris, ke en la proksima estonteco ĉina prezidanto Xi Jinping vizitos Rusion, kaj tio pruvas la gravecon de la rilatoj inter Ĉinio kaj Rusio.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto