Vizitu Forumon

Peza ŝarĝo en edukado

(GMT+08:00) 2013-04-15 14:45:40     Redaktoro:Xiong Linping

 

Grandegaj investoj por edukado nun premiĝas al ordinaraj familioj en Ĉinio.

Sinjorino Li venis kun sia filo al Pekino kaj luis apartamenton en la loĝkvartalo Tiantongyuan en la distrikto Changping. Ŝi enspezas ĉ. 6000 juanojn ĉiumonate, sed nur por kromaj lecionoj de sia filo devas monate pagi ĉ. 2 000 juanojn. "Tio por mi estas peza ŝarĝo, sed aliaj geknaboj partoprenas en kroma lecionaro, kaj mi ne volas maljuste trakti mian filon." Sinjorino Li diris al raportisto. Preskaŭ ĉiuj samklasanoj de ŝia filo anoncis sin al eksterlernejaj kursoj suplementaj.

La filo de sinjorino Liu vizitas ordinaran elementan lernejon. Antaŭ la jaro Serpento (2013) li partoprenis en la kurso de saksofono, aranĝita de la lernejo. Sinjorino Liu trovis, ke ŝia filo ege ŝatas ludi saksofonon, kaj pro tio ŝi registris sian filon en speciala kurso por saksofono ekster la lernejo, kvankam kontraŭ tio ŝi devas pagi pli ol 2 000 juanojn ĉiumonate. Krome, sinjorino Liu prenis firman decidon aĉeti por sia filo saksofonon valoran je pli ol 20 000 juanoj. "Ĉiumonata elspezo por edukado forrabas trionon de la tuta familia enspezo. Sen alia elirejo, ĉar ni havas nur unu solan filon." Konfesis sinjorino Liu, kiu faras ĉion eblan por doni al sia filo pli bonajn kondiĉojn.

Tiajn ekzemplojn oni povus senlime montri. Ne malmultaj familioj metas grandproporcian elspezon sur la edukadon de sia filo aŭ filino. En Usono la eduka elspezo de mezklasa familio ĝenerale estas nur 1,6% de la familia enspezo, sed en Ĉinio, 16%, tio estas, dekoble ol en Usono. Kaj por kompatindaj familioj la eduka elspezo estas pli granda, eĉ danĝeriga.

Koncernaj donitaĵoj montras, ke meznombre eduka elspezo de urbaj familioj estas 30,1% de la tuta familia elspezo; la eduka pago estas peza ŝarĝo de ĉinaj familioj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto