Vizitu Forumon

Xi Jinping telefone interparolis kun Putin

(GMT+08:00) 2013-04-22 20:41:15     Redaktoro:Yu Rongkang

Vespere de la 22a de aprilo ĉina prezidanto Xi Jinping telefone interparolis kun rusa prezidento Vladimir Putin laŭ interkonsento.

En la nomo de la rusa registaro kaj la rusa popolo Putin refoje kondolencis Ĉinion pri la forta tertremo en Lushan, Sichuan-provinco. Li diris, ke en tiu ĉi malfacila tempo la rusa popolo firme staras kune kun la ĉina popolo, kaj Rusio volas doni ĉiun necesan helpon al Ĉinio. Li kredas, ke la ĉina registaro kaj la ĉina popolo certe venkos malfacilojn kaj la katastrofon; la rusa popolo estas fidela amiko de la ĉina popolo malgraŭ ia ajn malfacilo.

Xi Jinping diris, ke prezidento Putin sendis kondolencan mesaĝon al Ĉinio en la sama tago post la tertremo en Lushan, kaj nun li telefone esprimas simpation. En la nomo de la ĉina registaro kaj la ĉina popolo Xi Jinping esprimis koran dankon al Putin.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto