Vizitu Forumon

Sichuan-provinco okazigis funebran ceremonion por viktimoj de la forta tertremo en Lushan

(GMT+08:00) 2013-04-27 12:30:00     Redaktoro:Selena

Antaŭtagmeze de la 27-a de aprilo en la gubernio Lushan, la provinco Sichuan okazigis funebran ceremonion por viktimoj de la forta tertremo en Lushan. Tiutage preskaŭ 140 personoj, inkluzive de respondeculoj de  la provincaj kompartia komitato, registaro kaj  la milita regiono Chengdu, popolanoj de la trafitaj regionoj, volontuloj kaj savantoj partoprenis en la ceremonio.

Akceptante intervjuon savantoj esprimis, ke ili plue helpos al trafitaj regionoj fari savadon kaj posttertreman rekonstruadon. Popolanoj el trafitaj regionoj esprimis, ke ili povas restariĝi kaj bone rekonstrui la hejmlokon.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto