Vizitu Forumon

Francois Hollande: komisiono de EU devas atingi komunan konon pri kolekto de kontraǔdumpinga imposto al ĉinaj fotovoltaaĵoj

(GMT+08:00) 2013-06-06 11:08:10     Redaktoro:Li Lu

La 5an de junio proparolanto de la franca registaro esprimis, responde al la deklaro de EU pri kolekto de kontraǔdumpinga imposto al ĉinaj fotovoltaaĵoj, ke franca prezidento Francois Hollande esperis, ke la komisiono de EU povas okazigi kunvenon por diskuti pri la problemo kaj atingi unuecan starpunkton.

En la sama tago, pli ol dek francaj mediatoj sinsekve raportis kaj komentis la aferon. Ĵurnalo Figaro kaj Lemonde raportis sintenon de ĉina Komerca Ministerio, dirante ke Ĉinio firme kontraŭstaras tion, ke EU donas premon al Ĉinio per kolekto de nejusta kontraŭdumpinga imposto al ĉinaj fotovoltaaj produktaĵoj "Pekino ne volas malbonigi la rilatojn kun EU pro la komerca disputo de fotovoltaaĵoj." Franca mediato ankaǔ citis komenton de Xinhua Novaĵ-Agentejo, raportante ke la decido de EU eble devigos la rilatojn inter Ĉinio kaj EU for de ĝia normala vojo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto