
Venezuelo donos "humanan azilon" al eksa entreprenisto de la usona informservo Edward Snowden, kiu estas opiniita resti en la rifuĝejo en la transita areo de Moskva Flughaveno, prezidento Nicolas Maduro diris en la 5a de julio.
"Kiel ŝtatestro de la Bolivara Respubliko de Venezuelo, mi decidis proponi humana azilon al la juna Snowden ... por protekti tiun junulon de la persekutado lanĉita de la plej potenca imperio en la mondo," Maduro diris, kiam li ĉeestis ceremonion de la nacia tago de sendependiĝo. Li aldonis, ke Snowden ne estas kulpa por malkaŝi la enorman spionan programon de Usono.