Vizitu Forumon

Taglibro de afrika studento en Ĉinio

(GMT+08:00) 2013-07-24 15:46:08     Redaktoro:Pluveta

Matene de la 9a de aprilo, estis suna tago en Pekino. En Huabei-a Elektroenergia Universitato, Michael Scott, studento de Mez-Afrika Respubliko, kaj Mina, togolanda studento en Ĉinio, kuris sur la sportejo, sin preparante por la posttagmeza futbala leciono.

Michael kaj Mina jam lernis en Ĉinio 3 jarojn. Mina diris, ke pro la samaj fako kaj amo al futbalo amikiĝis li kaj Michael.

"Mi konatiĝis kun Micheal en Tianjin, tiam ni lernis la ĉinan lingvon. Ni elektis la saman fakon en Huabei-a Elektroenergia Universitato kaj tre ŝatas ludi futbalon, tial ni fariĝis amikoj."

Post la matena ekzercado Mina kaj Machael kune matenmanĝis kaj iris al klasĉambro. Por bone lerni kaj helpi unu la alian ili ofte kune sidis. Por fremdlandaj studentoj estas iomete malfacile kompreni la lecionojn en la ĉina lingvo.

"Post la leciono ni povas peti ĉe la instruisto aŭ aliaj ĉinaj studentoj plidetale klarigi la sciojn. Pro nia penado kaj la helpo de aliaj samklasanoj ni rapide progresis en lernado."

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto