Vizitu Forumon

Sonĝo de rusa knabino pri ĉina literaturo

(GMT+08:00) 2013-07-31 16:19:07     Redaktoro:Xiong Linping

Rusa knabino, Karpova Tatiana, naskiĝis en la 1990aj jaroj de la lasta jarcento, sed ŝi havas tian maturecon, kian la samaĝuloj malofte posedas. El ŝiaj kondutoj kaj alparoloj spiras aplombo kaj eleganteco, specife karakterizataj de la rusa nacio. Jam en la aĝo de 16 jaroj Tatiana eklernis la ĉinan lingvon en Nov-Sibelia Ŝtata Universitato. Antaŭ ses monatoj ŝi venis al Ĉinio por daŭrigi sian lernadon en la Ĉina Universitato pri Komunikado. Ŝi diris, ke 16-jaraĝe ŝi faris la unuan gravan elekton por sia tuta vivo, de tiam ŝi destinite kunligiĝas kun la ĉina lingvo.

"Mi apartenas al Ŝafo, kiu estas tia, kia ĝi estas. Estas malfacile por ŝi trovi ion specife ŝatatan, sed unu fojon tamen kaptante ĝin, ŝi neniel ĝin forlasos. En kia ajn okazo, en kia ajn cirkonstanco, ŝi firmas ĝisfonde, ĉar ŝi amas, ĉar ŝi ŝatas. La ĉina lingvo, ja estas mia unua amo, grandioza kaj neforgesebla."

La lernado de la ĉina lingvo kondukis Tatiana'n al la tutnova lingva mondo, kaj tiom pli, ke la amo al literaturo malfermis al ŝi la grandan pordon de la ĉina literaturo, pezan kaj gustplenan. Jam de la tempo, kiam ŝi estis en sia unua jaro en la universitato, Tatiana sin okupas per legado de ĉinaj antikvaj literaturaĵoj, malgraŭ tio, ke la antikvaj lingvaĵoj estas tiel malfacilaj por legado kiel volapukaĵo. Sed ŝi ĉiam tenas sin en la legado, por iom post iom kompreni la ĉinan kulturon el la antikvaj verkoj kaj trovi interesojn el ili.

"Ĉiufoje, kiam mi komprenas malgrandan paragrafon, mi sentas en mi grandan sukceson. Mi povas konsulti vortaron kaj ankaŭ pridemandi instruistojn, se mi ie ne komprenas. Mi estas fano de la Romano pri la Tri Regnoj. Mi ŝatas la figuron Zhang Fei en ĝi, ĉar li estas vera viro. Leginte la romanon, mi komencis la majstroverkon Ruĝdoma Sonĝo. Se vi volas ekkoni iun landon, vi devas nepre iri al ties literaturaj verkoj. Ĉar literaturo estas spegulo, kiu povas reflekti la animon de tiu ĉi popolo."

Duonjaron antaue, kiam ŝi venis al Pekino, ŝi eĉ konversacii kun komizo ne povis por mendi manĝaĵon, kio multe ĉagrenis ŝin. Sed danke al sia fervoro kaj persisto pri la ĉina lingvo kaj la ĉina kulturo, nur post ses monatoj, ŝi jam perfekte liberigis sin de la muteco pri la lingvo. Hodiaŭ, Tatiana jam tiel liberas kaj fidas pri la ĉina, ke en ĉiutaga vivo oni prenas ŝin por ĉinino. En la monda konkurso pri la ĉina lingvo "Ponto de Ĉina Lingvo" ŝi gajnis la premion de la jaro 2012 pro sia dua loko.

Kun la altiĝo de la lingva nivelo kaj edifie de la profunde kulturaj cirkonstancoj en la Ĉina Universitato pri Komunikado, Tatiana havas pli vastan vidkampon por sia sonĝo pri la ĉina literaturo. En la ĉinaj antikvaj literaturaĵoj ŝi legas la historion kaj kulturon de la ĉina socio, kaj en la ĉinaj modernaj verkoj ŝi legas sentiĝon pri la vivo.

Tio, kion ŝi plej amas, estas la poemoj de Xu Zhimo. Tion, kion li esprimas en siaj poemoj, ŝi profunde komprenas. Ŝi diris, ke Xu Zhimo estas plej amata de literaturaj junulinoj. Lia influo estas tiel granda, ke ŝi komprenas amon alie.

"La kriterio, per kiu ĉinaj virinoj elektas sian paroduonon, estas celi viron, kiu devas firme stari sur materialoj, dum en Rusio, junulinoj zorgas malpli pri tio. Ankaŭ mi tiel. Mi inklinas al la interno de homo. Mi amas la maksimon de Xu Zhimo: 'En homamasoj mi serĉas unikan amatinon animan. Mi feliĉas, se mi ŝin trovis; mi doloras, se mi ŝin ne trafas. Tio estas ĉio.' Mi opinias, anima amato estas plej grava, ĉar vi vivos kun li dum la tuta vivo."

Tatiana diris, ke ankaŭ ŝi havas ĉinan sonĝon, tio estas, fariĝi ĉina verkisto. Ŝi verkas en la ĉina lingvo, por ke alilandaj homoj legu Ĉinion sub ŝia plumo. Ha, tiel bela Ĉinio pro ŝi.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto