Vizitu Forumon

Usona studento Grant Gilreath en Ĉinio

(GMT+08:00) 2013-07-31 16:20:31     Redaktoro:Xiong Linping

"Mi amas drinki, mi amas manĝi viandon. Mi korinklinas al Budho kaj helpas homojn en kuracado. Mi estas brila kaj granda dum mia vivo, mi ĉiam batalas kontraŭ maliculoj. Aliuloj ridas je mia frenezeco, dum mi ridas je aliula neprudenteco. Sinjora instruista moŝto, mi aŭdis, ke vi ne bone fartas en la koro, sed mi vidas, ke vi malsanas je malgranda animo."

Karaj amikoj, ĉu vi kredas, ke tiu ĉi aktoro, kiu ludas en tiu ĉi ĉina skeĉo ridiga kaj komika, estas junulo el Usono? Li estas en Ĉinio ne tro longe, sed parolas la ĉinan lingvon tre bone. Li ricevis doktorecon pri juro en Usono, sed elektis veni al Ĉinio por esti aktoro. Li devenas de Tenesio, Usono. Li havas ĉinan nomon tre tradicie karakteran: Ge Laosan.

Jam de infaneco Ge Laosan ŝatas filmon kaj tre volas esti aktoro. Dum la universitata epoko, kiel interŝanĝita studento, li en Ĉinio studis la ĉinan lingvon kaj la ĉinan juron pri intelekta proprieto en po unu semestro respektive en Universitato Sichun, Universitato Pekina, kaj Universitato Qinghua. Dum la studado li konatiĝis kun multaj ĉinaj amikoj, el kio li certis, ke li disvolvos sian karieron en Ĉinio post la fino de la studado.

Antaŭ unu jaro Ge Laosan venis al la Centra Teatra Kolegio en Pekino kaj oficiale komencis sian vivon kun ĉinaj kunlernantoj por lerni aktoradon.

"En la Centra Teatra Kolegio ni estas tre okupitaj. Ĉiutage ni havas kursojn, eĉ en semajnfino. Krom la lernado, ĉiutage ni faras provludojn. Ni havas unu studobjekton pri la observado de persono, tio estas, ke vi elektu iun personon kaj sekvu lin; vi vidu, kia li estas, kaj kiel li kondutas; kaj poste vi rolu lin en lia maniero."

Kvankam Ge Laosan estis tre okupita, tamen li neniam preterpasis ŝancon, kiu lin surobjektivigas. Li ne nur aktive partoprenis en konkursoj de la ĉina lingvo, kiaj "ponto de la ĉina lingvo" kaj "stelo de la ĉina lingvo" por eksterlandaj studentoj en Ĉinio, sed ankaŭ ofte aperigis sin en amuzaj programoj aranĝitaj de ĉinaj televidstacioj.

En la partopreno de tiuj programoj Ge Laosan konatiĝis kun kelkaj ĉinaj reĝisoroj kaj scenaristoj. Danke al ili, li komencis sian aktoradon en Ĉinio. Nun li estas ĉeestanta en la filmado de du televidaj dramserioj. Ge Laosan diris, ke oni elektis lin kiel aktoron pro tio, ke li parolas tre flue en la ĉina lingvo, kaj samtempe li aktoras iom profesie. Sed Ge Laosan konfesis, ke li preferas roli kiel komediisto.

"Mi opinias, ke komedio pli konvenas al mi. Mi preferas gage aktori. En nunaj filmoj kaj televidaj dramoj estas malmultaj roloj por alilandanoj, sed mi kredas, ke tio ŝanĝiĝos."

La ĉiutaga vivo de Ge Laosan estis streĉa kaj aferplena. Eĉ se li havis iom da libera tempo, li ne povas halti. Li ĉiam serĉis gajaĵon por si.

"En Usono multaj maljunulinoj, post emeritiĝo, jam ne eliris, sed male, ĉinaj emeritiĝintaj maljunulinoj havas multajn aferojn por fari. Ili dancas kun amikoj, kaj ankaŭ mi aliĝas al ili. Ordinare en la dancantinoj estas nur mi, kiu estas junulo. Mi estas eksterlandano, tial ili ŝatas danci kun mi."

Ge Laosan ne nur ŝatas danci kun ĉinaj maljunulinoj, sed ankaŭ amas la ĉinan vivmanieron. Li bone konas la ĉinan kulturon. Li eĉ uzas ĉinajn ideogramojn en la skribado de poŝtelefona mesaĝo.

Ge Laosan diris, ke lia estonteco estas en Ĉinio. Li esperas, ke li povos okupiĝi pri la aktorado en filmoj kaj televidaj dramoj. Kaj krome, li ankaŭ volas esti filmaj produktisto kaj distribuisto.

"Kiam via filmo bezonas anglalingvan subtitolon, kiam vi bezonas fremdlandan rolon, kaj kiam vi volas distribui vian filmon en Usonon, aŭ vi bezonas usonan filmproduktan kompanion helpi vin en la distribuado, tiam mi povas multe helpi, ĉar mi havas bonan scion pri juro, mi bone parolas kaj en la angla lingvo kaj en la ĉina lingvo, kaj cetere, mi bone konas tiun ĉi industrion. Mi esperas, ke mi povos labori en filmprodukta komapanio."

Ge Laosan nun multe studas kaj laboras en Ĉinio. Li mem kredas, ke lia viva scenejo estos en Ĉinio.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto