Vizitu Forumon

Michael, tanzano serĉanta sonĝon en Ĉinio

(GMT+08:00) 2013-08-02 12:23:57     Redaktoro:Li Lu


Meze de junio estas varmege en la urbo Yiwu. Je la 3a post tagmeze la suno brulas kiel fajra pilko. Tanzano Michael Mwalupindi, kies hejmo estas en la urbo Hangzhou, veturas en interurba trajno kaj alhastas de Hangzhou al sia komerca kompanio en Yiwu.

Laca de la vojaĝo, Michael eniras en sian oficejon, kaj tiam el la du poŝtelefonoj, kiujn li portas kun si, alterne elfluas alvoko. Spite al la ŝvito sur la fronto, li respondas al alvoko, startigas la komputilon, kaj ricevas fakson ĵus sendita de kliento.

La sceno estas ordinara por Michael, ekde la fondiĝo de la kompanio duonjaron antaŭe. Michael, aĝanta 31 jarojn, devenas de la provinco Mbeya, Tanzanio. Novembre de 2012 Machael, kiu jam vivas 8 jarojn en Ĉinio, lia samhejmlokano Ombeni Nanyaro, ankaŭ el Mbeya, kaj ĉina partnero Huang Jianqiang, kune fondis eksport- kaj import-kompanion en Yiwu. La kompanio situas en fama komerca strato. Nuntempe multaj eksterlandanoj havas sian kompanion en Yiwu, kaj ankaŭ multaj, kiel Machael, devenas de Afriko.

Yiwu situas ne ĉe maro, nek havas havenon, sed en ĝi troviĝas pli ol 3 000 eksterlandaj komercaj agentejoj kaj ĉirkaŭ 15 000 eksterlandaj komercistoj konstante tie loĝantaj.

Michael diras al raportisto, ke komercado estas lia sonĝo ekde la infaneco. En 2005 li venis al Ĉinio por studi pri internacia komerco. Post la studado li decidis preni Ĉinion kiel lian favoran lokon por atingi sian sonĝon. Post la esplorado pri multaj urboj en la orienta regiono ĉe maro li decidis preni la urbon Yiwu kiel la startpunkton de sia afero. Li diras, ke li elektis Yiwu'n parte pro la komerca ŝanco, parte pro lia ĉina edzino.  

"Mi edziniĝis. Mia edzino estas mia samuniversitatano. Kiam mi studis en la universitato Zhejiang, mi konatiĝis kun ŝi. Ŝi estas ĉinino. Nun ni loĝas en Hangzhou. Yiwu estas fama pogranda merkato de etvaroj, kaj distancas de Hangzhou tre proksime."

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto